• 53-Festivalo de Televidaj Filmoj
  • 06.05.2010
  • Polaj televidaj filmserioj “La tempo de Honoro”, “Usonano en Popola Pollando” kaj dokumenta bildo “Kemio” ricevis distingojn dum la okazinta en Novjorko 53-Festivalo de Televidaj Filmoj. “La tempo de Honoro” rakontanta pri polaj  junuloj aktivantaj en la pola konspira ŝtato dum la 2-a mondmilito estis distingita en la  kategorio “Agado”. “Usonano en Popola Pollando” dediĉita al la vizito de Robert Keneddy en Varsovio en la 1964-a jaro kelkajn monatojn post la morto de lia frato John F. Kenedy furoris en la kategorio “historio/socio”. La novjorka filmfestivalo logis reprezentantojn de 150 televidaj stacioj el la tuta mondo i.a. de BBC, ARTE, ZDF, HBO, CNN kaj NBC.