• Ekzameno pri fremda lingvo
  • 06.05.2010
  • Ĵaŭde en Pollando la trian tagon daŭras la abiturienta ekzameno. Post la pola lingvo kaj matematiko venis vico por ekzamenoj pri la framdaj lingvoj. Eĉ 337 mil lernantoj, do pli ol 84 procentoj elektis ekzamenon pri la angla lingvo. La ceteraj 14 procentoj subiĝis al la ekzameno pri la germana lingvo.  Francan, hispanan kaj italan lingvojn kiel ekzamenobjekton elektis malpli ol 1 procento de ĉiuj gejunuloj nunjare subiĝantaj al la abiturienta ekzameno en Pollando.