• Evoluo de medicino
  • 06.05.2010
  • Fabriko de kirurgiaj instrumentoj estis merkrede oficiale malfermita en Radzymin Podlaski [la nord-orienta Pollando]. Temas pri la plej nova investaĵo de la konzerno B.Braun. Ĝia valoro egalas al 6 milionoj da eŭroj kaj laboron trovos en ĝi 350 personoj. Oni antaŭvidas, ke la spezoj de la fabriko jare egalos al ĉ. 20 milionoj da eŭroj. La produktado daŭras  jam ekde la jarkomenco. La unuaj kirurgiaj instrumentoj trafis jam al i.a. Japanio, Usono, Aŭstralio, Britio kaj Francio. La konzerno B.Braun disponas pri 3  fabrikoj en Pollando  dungante sume 2 mil personojn. Laŭ deklaro de Ludwig-Georg Braun, la posedanto de la konzerno ĝi ne nur volas plu investi en Pollando, sed ankaŭ intime kunlabori kun la polaj altlernejoj kaj medicinaj institucioj por evoluigi medicinon kaj altigi la aplikatajn en ĝi normojn.