• Unia diplomatia servo
  • 06.05.2010
  • Du komisionoj de la Eŭropa Parlamento postulas leĝajn garantiojn, ke en la nova diplomatia servo de la Unio estos juste reprezentitaj ĉiuj ĝiaj landoj. Laŭ polaj uniaj deputitoj verŝajne jam baldaŭ starpunkton de la komisionoj por la eksterlandaj aferoj kaj konstitucio subtenos la Eŭropa Parlamento mem. Oni prilaboris dokumenton pri tio, ke 16 landoj de la Komunumo inkluzive de Pollando kaj Germanio ne estas sufiĉe reprezentitaj en la estraro por la eksterlandaj aferoj de la Eŭropa Komisono. Ĝi estas ĝermo de la naskiĝanta nova diplomatia servo de la Unio. Aktuale kontraŭ difino de konkreta nombro de diplomatoj por ĉiu lando deklaras sin Cathrine Ashton gvidanta la unian diplomataron.