• Mundus Cantat
  • 07.05.2010
  • Alia interesa kantista aranĝo jam baldaŭ,  ĉar la 16-an de majo komenciĝos en la apudmara Sopot,  en la nordo de Pollando. Temas pri la 6-a eldono de la festivalo Mundus Cantat. Prezentiĝos en ĝi 15 korusoj el i.a. tiom ekzotikaj por Pollando landoj kiel Filipinoj, Japanio, Singapuro aŭ Puerto Riko. Mundus Cantat estas unika aranĝo en Pollando, kiun partoprenas muzikistoj el la tuta mondo kaj en kiu oni atribuas premiojn en diversaj kategorioj: religia, popola, ĵaza kaj spirita muziko. Sume ekde komenco de la aranĝo partoprenis ĝin 2 mil korusanoj el la tuta mondo.  Mundus Cantat estas la okazo konatiĝi kun mondaj kantistaj tradicioj, ofte tre malsamaj disde la eŭropa kantheredaĵo. Nunjare la festivalon la unuan fojon akompanas laborrenkontoj por direktistoj.