Lastdimanĉe en la Juda
Tombejo en Varsovio okazis solenaĵo kun la partopreno de
varsoviaj, ekstervarsoviaj esperantistoj
kaj eksteraj gastoj lige kun la prezento de la renovigita tomboŝtono de
Aleksandro Silbernik, la patro de Klara Zamenhof, kies doto ebligis la aperigon
de la Unua Libro de
Esperanto la 26-an de julio 1987 en Varsovio. La rimedoj por la necesa restaŭro
estis kolektitaj dum la 94-a UK en Bjalistoko kaj krome venis el la Fondumo Zamenhof.