Per la sabata koncerto de la pasintjaraj laŭreatoj
komenciĝis en Hajnówka [la nord-orienta Pollando] festivalo „Tagoj de la Ortodoksa Muziko”.
Dum la inaŭgura koncerto oni omaĝis ankaŭ la viktimojn pereintajn en la
katastrofo de la prezidenta aviadilo apud Smolensko. Inter ili troviĝis la
ortodoksa episkopo Miron Chodakowski. La nunjaran festivalon partoprenas 30
korusoj el Pollando, Armenio, Bulgario, Hungario, Rumanio, Slovakio, Ĉeĥio kaj
Ukrainujo. Laŭreatojn de la aranĝo oni prezentos la plej proksiman mardon.