• "Krono de la Ter-lagoj”
  • 10.05.2010
  • Lunde komenciĝas ekspedicio de polaj plonĝistoj el Olsztyn al la meksikaj montoj Sierra Nevada. Tie ili partoprenas la projekton “Krono de la Ter-lagoj”, kadre de kiu oni plonĝante esploras la plej alte situantajn  lagojn de ĉiuj kontinentoj. Nun la  pola skipo entreprenas esplorojn en la Lagoj de Suno kaj Luno troviĝantajn  pli ol 4 mil metrojn super la marnivelo. Polaj plonĝistoj kune kun la Medicina Universitato en Olsztyn gvidas samtempe la eksperimentojn por laŭeble plej bone ekkoni  la funkciadon de la homa organismo en ekstremaj kondiĉoj.