• Parado en Moskvo
  • 10.05.2010
  • La plenumanta devojn de prezidento pola sejmmarŝalo Bronisław Komorowski de la honora tribuno en Moskvo sekvis dimanĉe militistan paradon omaĝe al la 65-a venkodatreveno super la hitlera Germanio. En la defilado la unuan fojon partoprenis i.a. polaj soldatoj. Post la solenaĵoj Bronisław Komorowski renkontiĝis kun la rusa ŝtatgvidanto Dimitrij Medvedev kaj metis florojn en la moskva Donski-tombejo. Tie inter eterne ripozantaj viktimoj murditaj de NKWD troviĝas la korpo de generalo Leopold Okulicki, la lasta gvidanto de la konspira Landa Armeo. Dimanĉe Bronisław Komorowski interparolis kun la germana kanceliro Angela Merkel pri la estonteco de la Veimara Triangulo. Ankoraŭ en majo okazos renkontiĝo de la prezidantaro de la franca, germana kaj pola parlamentoj enirantaj konsiston de tiu strukturo.