La debatantaj semajnfine uniaj financmnistroj sukcesis
atingi interkompreniĝon pri konstanta helpo-mekanismo por la landoj de la eŭrosfero, kiuj frontas financajn problemojn. Speciala
tiucela fonduso egalos al 750 miliardoj da eŭroj. 500 miliardoj devenos el la
uniaj rimedoj, la ceteron ofertis la
Monda Valutfonduso. Tiu helpo celas garantii al Eŭropo financan
stabilecon kaj kontraŭbatali vastiĝon de la greka krizo je la aliaj uniaj landoj.
Laŭ Janusz Lewandowski, la unia buĝet-komisaro la interkompreniĝo estis
atingita lastmomente. Dank’ al ĝi la eŭropaj borsoj notas lunde kreskojn kaj la
situacio stabiliziĝas. Laŭ Lewandowski sen tiu interkompreniĝo la eŭropa
merkato plej verŝajne kolapsus. Kiel
substrekis Jacek Rostowski la pola financministro tranvkiligo de la eŭropaj
merkatoj estas avantaĝa por Pollando, kies merkato povas senprobleme pluevolui.