• Estonteco de eŭrosfero
  • 10.05.2010
  • La debatantaj semajnfine uniaj financmnistroj sukcesis atingi interkompreniĝon pri konstanta helpo-mekanismo por la landoj de la  eŭrosfero, kiuj frontas financajn problemojn. Speciala tiucela fonduso egalos al 750 miliardoj da eŭroj. 500 miliardoj devenos el la uniaj rimedoj, la ceteron ofertis la Monda Valutfonduso. Tiu helpo celas garantii al Eŭropo financan stabilecon kaj kontraŭbatali vastiĝon de la greka krizo je la aliaj uniaj landoj. Laŭ Janusz Lewandowski, la unia buĝet-komisaro la interkompreniĝo estis atingita lastmomente. Dank’ al ĝi la eŭropaj borsoj notas lunde kreskojn kaj la situacio stabiliziĝas. Laŭ Lewandowski sen tiu interkompreniĝo la eŭropa merkato plej verŝajne kolapsus.  Kiel substrekis Jacek Rostowski la pola financministro tranvkiligo de la eŭropaj merkatoj estas avantaĝa por Pollando, kies merkato povas senprobleme pluevolui.