• Instruisto de Frederiko Chopin
  • 11.05.2010
 “Józef Elsner. Multe feliĉa instruisto” - tiel estas titolita ekspozicio, kiun ekde la lasta sabato eblas viziti en la ĉefurba Teatra Muzeo de la Nacia Operejo. Józef Elsner estis instruisto de Frederiko Chopin kaj signife influis komencon de lia kariero. Elsner estis ankaŭ direktoro de la varsovia Nacia Teatro kaj persono al kiu la pola ĉefurbo dankŝuldas komencon de la organizita muzika klerigado. En la ekspozicio estas prezentitaj i.a. leteroj de ambaŭ komponistoj atestantaj pri ilia amikeco kaj reciproka respekto. Oni prezentas ankaŭ la bildon de teatra vivo en la 19-jarcenta Varsovio.