• Nova komandanto de Ĝenerala Stabo
  • 11.05.2010
La pola sejmmarŝalo Bronisław Komorowski plenumanta la devojn de pola prezidento enmanigis al generalo Mieczysław Cieniuch nomumon je la posteno de la komandanto de la Ĝenerala Stabo. Bronisław Komorowski esprimis la esperon, ke generalo Cieniuch daŭrigos la modernigadon de la polaj armeaj fortoj. La pola sejmprezidanto substrekis, ke la polaj armeaj fortoj estas tiu ŝtata institucio, kiu suferis la plej grandajn perdojn en la tragika katastrofo apud Smolensko.