• Energetika politiko
  • 11.05.2010
La plej mizeraj poloj utiligantaj la subtenon de la socia zorgo pagos pro la elektra energio je unu triono malpli ol aliaj personoj. Tiun decidon alprenis la pola registaro dum sia  marda kunsido dediĉita al la merkato de energio en Pollando.  Oni decidis ankaŭ pri vendo de 55 procentoj de la energetika firmao Tauron kaj aprobis krome polan energetikan strategion ĝis la jaro 2030.