• Flegistina Tago
  • 12.05.2010
  • cFlegistinoj, ĉar pri ili temas, ĝuste hodiaŭ solenas sian feston. La internacia Flegistina Tago okazas konekse kun la naskiĝdatreveno de Florence Nightingale. Laŭ Elżbieta Buczkowska, prezidanta la polan profesi-organizaĵon de Flegistinoj kaj Akuŝistinoj, en Pollando mankas registara strategia plano pri instrukciado de flegistinoj. Lige kun tio ĉiam malpli multaj personoj elektas tiun ĉi malfacilan kaj nesufiĉe monrekompencatan profesion. En Pollando estas registritaj 300 mil flegistinoj, sed laboras nur ĉirkaŭ 220 mil, la ceteraj plej ofte elektas profesian aktivadon eksterlande.