• Mortodatreveno de Józef Piłsudski
  • 12.05.2010
  • Merkrede la 12-an de majo pasas la 75-a mortodatreveno de marŝalo Józef Piłsudski, <la ĉefkreinto de sendependa Pollando post la unua mondmilito>. Omaĝe al li kaj liaj soldatoj en la varsovia arkikatedralo de sankta Johano la Baptisto oni celebris  tagmeze sanktan meson. Sekve antaŭ la Tombo de la Nekonata Soldato okazis solena ceremonio, en kiu partoprenis familianoj de la marŝalo kaj ankaŭ reprezentantoj de aŭtoritatoj ŝtataj, lokaj kaj militistaj. Multnombre alvenis ankaŭ delegacioj el lernejoj, kies patrono estas Józef Piłsudski. Posttagmeze en la apudvarsovia loko Sulejówek, kie loĝis la marŝalo, malfermiĝas omaĝanta lin ekspozicio kaj por vespero oni planis specialan koncerton en la varsovia Nacia Filharmonio.