Firmaoj,
ŝtataj institucioj kaj neregistaraj organizaĵoj komune kontraŭbatalos
teknologian izoliĝon de personoj pli ol 50-jaraĝaj, kiuj ofte ne havas komputil-kapablojn
kaj ne uzas la reton. Membroj de la
Koalicio por Ciferec-teknika Partoprenigo de la Generacio 50+ subskribis en Varsovio program-deklaron.
Kiel notis ĝia reprezentanto, Tomasz Szymanek, temas pri konsciigo al pli aĝa
generacio, ke modernaj teknologioj estas nenio timiga, ĉar dume en Pollando la interreton
uzas nur 10 procentoj de personoj pli ol 50-jaraĝaj.