Pola
Agentejo por la Informado
kaj Eksterlandaj Investaĵoj pritaksas, ke la nunjaraj eksterlandaj investaĵoj
en Pollando egalos al pli ol 10 miliardoj da eŭroj. Kiel substrekas vicprezidanto
de la agentejo, Marek Łyżwa, temas pri multe pli granda monsumo ol pasintjare.
Dank’ al tio kreiĝos ĉirkaŭ 80
mil laborlokoj. Aktuale la agentejo prizorgas 131
projektojn. Laŭ Marek Łyżwa pro stabileco de la pola mastrumado, altaj
kvalifikoj de la laborantoj kaj grandeco de la pola interna merkato
eksterlandanoj volonte investas ĉi tie. Lige kun tio laŭ prognozoj de lia agentejo
la eksterladaj rimedoj plasitaj en nia lando venontjare eĉ pli kreskos.