Tagmeze en la pola ĉefurbo estis laŭ iniciato de
libroeldonistoj inaŭgurita Varsovia Librofoiro, aranĝo konkurenca rilate al la planita
por la venonta sejmajno 55-a Internacia Librofoiro. Ambaŭ disvolviĝas samloke, do en la Palaco de Kulturo kaj Scienco. La komenciĝinta
aranĝo konsistos el pli ol 300 aŭtoraj renkontiĝoj, diskutoj, seminarioj,
konferencoj kaj ekspozicioj. Dum ĝi la
unuan fojon estos enmanigitaj premioj Aŭdolibro de la jaro kaj Internacia
premio pro la literatura raportaĵo, kies patrono estas Ryszard Kapuściński. Por
ĝi estas nomumitaj 5 raportistoj, du poloj kaj 3 eksterlandanoj, i.a. Klaus
Brinkbäumer pro „Afrika Odiseo” dediĉita al la afrikaj rifuĝintoj celantaj
Eŭropon kaj Ricardo Orizio kaj lia verko “Perdiĝintaj blankaj generacioj. Vojaĝo serĉocele al la forgesitaj malplimultoj”.