En Pollando kreiĝos la plej granda kaj plej moderna en la
mondo esplorcentro de aviadilaj motoroj kaj fueloj. La pola ministro por la
scienco kaj supera edukado Barbara Kurdycka subskribis ĵaŭde interkonsenton pri
la kromfinancado de la projekto per preskaŭ 45 milionoj da eŭroj. En
laboratorio en la apudvarsovia loko Zielonka estos gviditaj esploroj industriaj kaj evoluigaj
rilatantaj al la aviadila sektoro. Tie oni i.a. testos la prototipojn de
turbinoj uzotaj en la novtipaj aviadilaj motoroj. En la centro kunlaboros polaj
sciencistoj el la Varsovia Politekniko, el
la Militista Teknika
Akademio kaj ankaŭ reprezentantoj de la pola aviada industrio.