• Donald Tusk distingita
  • 13.05.2010
  • La pola ĉefministro Donald Tusk transprenis ĵaŭde en Aachen la Premion de Karlo la Granda pro la kontribuo al la unuiĝo de Eŭropo. Temas pri la plej alta germana distingo, kiun ricevas politikistoj kaj institucioj aparte meritiĝintaj por la eŭropa unueco. Kiel pravigis sian decidon la urboaŭtoritatoj de Aachen oni distingas la polan ĉefministron pro la “eksterordinara biografio en la servo favore al libereco kaj demokratio kaj omaĝe al liaj apartaj meritoj por la interkompreniĝo kaj kunlaboro de Pollando kun ĝiaj eŭropaj partneroj”. La sanktan meson antaŭantan la premienmanigon en Aachen-katedralo partoprenis i.a. kanceliero de Germanio Angela Merkel, la prezidanto de la Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek kaj la eksaj pola ŝtatestro Aleksander Kwaśniewski kaj ukraina ĉefministro Julia Timoŝenko.