- Nokta vizitado
- 14.05.2010
Centoj
da muzeoj, artgalerioj kaj bibliotekoj en la tuta Pollando partoprenos
la nunjaran, 7-an eldonon de la Nokto de Muzeoj. En la
plejparto de la polaj urboj ĝi okazos inter sabato kaj dimanĉo, tamen
Krakovo invitas la noktajn vizitantojn al siaj kulturcentoj jam
inter vendredo kaj sabato. Tie unu el la plej grandaj atrakciaĵoj estos
la nokta ĉiĉeronado tra la subterejoj de la Ĉefa Foirplaco kaj de
Draphaloj. Sub la foirplaco troviĝas nova turisma atrakciaĵo de la
urbo. Temas pri restaĵoj de la 12-jarcenta tombejo, la
loko ĝis nun ne disponigita al turistoj. En Varsovio malfermitaj por
la vizititanoj estos preskaŭ 160 lokoj inkluzive de la Institituto
de la Nacia Memoro, kie eblos ekscii
kiamaniere okazas la ciferecigado de ĝiaj arkivoj. En Muzeo de Koszalin
[la norda Pollando] granda atrakciaĵo certe estos ekspozicio de meteoraj
ŝtonoj titolita “Diamantoj el la
Kosmo” kiujn kolektis Tomasz Jakubowski – la
posedanto de la plej granda ĉi-speca kolekto en Eŭropo.