- Koncertaj rendevuoj
- 14.05.2010
Ĉirkaŭ
40 elstaraj pianistoj koncertos ĉiudimanĉe inter la 16-a de majo kaj
26-a de septembro apud la monumento de Frederiko Chopin. En la
varsovia Łazienki-parko prezentiĝos i.a. Janusz Olejniczak, Dina Joffe,
Marc Leforet, Paweł Giliłow, Philippe Guidisno, Kevin Kenner kaj Alberto
Nose. Ĉiuj koncertoj okazos kadre de la 51-a sezono de la
senpagaj pianistaj koncertoj okazantaj en unu el la plej belaj parkoj
de Varsovio je la 12-a kaj 16-a horoj. Kiel informis la
organizanta ilin Asocio de Frederiko Chopin la muzikaj renkontiĝoj
kun la verkoj de la genia pola komponisto apud lia monumento lanĉita
en la 1926-a jaro daŭre apartenas al
la plej grandaj turismaj atrakcjaĵoj de la pola ĉefurbo.