• Varsovia Insurekcio
  • 01.08.2010
    Ekde la 1-a de aŭgusto en la speciale pretigita kineja salono vizitantoj de la ĉefurba Muzeo de la Varsovia Insurekcio povas spekti tridimensian filmon “La urbo de ruinoj”. Realigon de la unua en la mondo cifereca rekreo de la urbo detruita dum la 2-a mondmilito la Muzeo komisis al  pola firmao Platige Image. Tiamaniere kreiĝis impresa 5 minuta bildo pri la flugo per aviadilo „Liberator”- la sama kiu portis helpon al la batalanta pola ĉefurbo. De ĝia ferdeko oni spektas detruitan kaj senhoman Varsovion en la 1945-a jaro. Kiel substrekas la direktoro de la Muzeo Jan Ołdakowski: “se iu ne vidis propraokule tiujn detruojn tiu ne povas imagi ilin kaj la unuopaj fotoj el la milita tempo ne redonas tion. Nur la bildigo, kiun ebligas la filmo reliefigas kiamaniere efektive Varsovio aspektis antaŭ la militfino kaj el kiaj riunoj ĝi devis rekonstruiĝi. La ligilo prezentanta la film-anoncon de “La urbo de ruinoj” en la portalo Youtube troviĝas en nia paĝaro.

     http://www.youtube.com/watch?v=WaL6WYwzQFs