• El la E-movado
  • 27.10.2010
Temas pri verko de Roberto Sartor kaj Andrés Battig “Esperanto, una cura a las heridas de Babel”. Baldaŭ aperos ankaŭ vortaro hispana-esperanta kaj libro dediĉita al L.L. Zamenhof. La celo de Escuela Argentina de Esperanto kaj argentina E-Movado estas disponigi al la legantoj taŭgajn manlibrojn por instrui kaj disvastigi la internacian lingvon. Novaj aŭ reeldonoj libroj estas bezonataj ĉefe por la anoncita E-fakultato en la Universitato de La Plata, kaj por novaj E-kursoj, kunvenoj, kongresoj  ktp. La profitoj el la vendado de la libroj estas tutece deponitaj en la Bankkonto de AEL-LEA. Do ju pli da libroj estas vendotaj des pli da mono estos disponebla por la agado de AEL…. ĉefe por kandidatiĝi kiel urbo de estonta UK-o. La eldonisto uzas la novan sistemon DEAUNO.COM  kaj oni povos aĉeti la librojn rekte pere de la Interreto