Dimanĉo la 5-a de decembro pasis kiel Intarnacia Tago de Volontulo. Ĝi estas
solenata ekde la 1986-a jaro por omaĝi
milionojn da homoj, kiuj donacas al aliaj sian tempon, energion kaj kapablojn. En Pollando organizita volontulado komencis
evolui post la 1990-a jaro, kiam kreiĝis
pluraj asocioj kaj neregistaraj organizaĵoj. Voluntuloj plejparte
engaĝiĝas en amasajn kapanjojn, kiel
la Kristnaska Verko
Helpi al Infanoj, Mondo-purigado aŭ Granda Orkestro de Kristnaska Helpo.
Statistike volontuloj plej ofte fariĝas personoj inter la 15-a kaj 19-a kaj
ankaŭ inter la 40-a kaj 44-a vivojaroj. Inter tiuj pli aĝaj dominas homoj kun
supera klereco.