• Nigrahaŭta deputito
  • 06.12.2010
  • La unuan fojon membro de la pola parlamento fariĝas nigrahaŭta deputito. Niĝeridevena John Godson transprenos devontiĝojn de Hanna Zdanowska, kiu rezulte de la lastdimanĉaj regionaj balotoj estis elektita la prezidanto de la urbo Lodzo.

    John Godson apartenas al Civitana Platformo kaj ĝis nun aktivis en la lodzaj regionaj aŭtoritatoj. Nova parlamentano deklaris, ke aparte gravaj por li estos problemoj de infrastrukturo kaj faciligo de retaliro por civitanoj. Li strebos aktivi favore al plibonigo de polaj diplomatiaj kontaktoj kun Afriko, ĉar - kiel li memorigis - Pollando havas sole 4 ambasadejojn en tiu ĉi kontinento.