• Dmitrij Medvedev en Pollando
  • 06.12.2010
  • En Pollando kun dutaga vizito estadas la rusa prezidento, Dmitrij Medvedev – En la Prezidenta Palaco tagmeze komenciĝis oficiala renkontiĝo de la prezidentaj delegacioj. Poste la ŝtatestroj, Bronisław Komorowski kaj Dmitrij Mjedvjedjev, interparolas kvarokule. La rusan gaston akompanas en Pollando ia. ministro por la eksterlandaj aferoj, Sergej Lavrov. Dum la vizito la pola kaj rusa ŝtatestroj subskribos plurajn dokumentojn, i.a. koncerne maran transporton kaj ankaŭ protekton de la Balta Maro kontraŭ polucio. Inter temoj de la interparoloj aperos ankaŭ la prokurora esplorado koncerne la katastrofon de la pola prezidenta aviadilo apud Smolensk kaj krome: Katyń-krimo. Vespere prezidento Medvedev renkontiĝos kun la pola ĉefministo Donald Tusk kaj partoprenos kune kun sia pola samrangulo Polan-Rusan Civitanan Forumon. Dum la prezidentoj pritraktas politikon, la prezidentaj edzinoj vizitas lunde la Muzeon de Chopin kaj gastas en la Centro de Aŭdokapablo kaj Parolo en apudvarsovia loko Kajetany.