- Polaj kinobildoj en Francio
- 13.12.2010
En la ĉefurbo de Alzaco, en Strasburgo komenciĝis la organizitaj
jam la 19-an fojon Tagoj de la Pola Filmo. Ilia disvolviĝos
- la plej malnova prestiĝa kineja salonego de la urbo. En la daŭro
de la dusemajna aranĝo estos prezentitaj i.a. „Ĉio, kion mi amas”
de Jacek Boruch, la unua pola filmo prezentita kadre de Sundance-
fastival kaj la pola kandidato por la venontjara Oskar-premio. Ekde
la lanĉo de la Eŭropa Aŭdiovida Observejo kaj centro de la televido
ARTE – Strasburgo fariĝis grava centro de filma interŝanĝo kaj
promocio en Francio. La Tagojn de la Pola Filmo organizas Pola
Reprezentejo ĉe la Eŭropa Konsilio.