La Varsovia mezgrada lernejo de Stanisław
Staszic kiel la unua edukcentro en Pollando ricevis la titolon Lernejo Malkovranta Talentulojn, atribuatan de la pola eduk-ministerio. Lanĉon de la porokaza tabulo partoprenis la pola
edukministro, Katarzyna Hall. La ministerio atribuante tiun titolon ne volas
sproni la rivaladon inter lernejoj pri tio, kiu estas la plej bona, sed instigi la instruistojn
serĉi ne malkovritajn talentojn de lernantoj. La direktoro de la distingita liceo Regina
Lewkowicz substrekis, ke ĉiuj sukcesoj de la lernejo rezultas el la pasioj de
instruistoj kaj laboremo de lernantoj. Nur nunjare la liceo fieras pri 30
finalanoj en la tutlandaj konkursoj pri la konoj. 13 laŭreatoj, estantaj ĝiaj lernantoj
akris 4 medalojn en internaciaj konkursoj.