Laŭ la raporto de la Pola Nacia
Banko preskaŭ ĉiu kvara polo ne posedas bankan konton. Eĉ 23 procentoj de poloj
estas personoj finance ekskluditaj: ili ne prenas kreditojn, ne uzas bankokartojn
kaj havas neniujn kontaktojn kun bankoj. Laŭ Adam Tochmański el la Pola Nacia Banko tio koncernas
ĉefe la malpli junan parton de la pola socio, kiuj en la antaŭa reĝimo ne ellernis
la bankan monŝparadon. Aliflanke
laŭ Ma?gorzata Iwanicz-Drozdowska el la ĉefurba Ĉefa Komerca Altlernejo personoj
finance ekskluditaj plej ofte estas homoj malmulte salajrantaj aŭ senlaboruloj vivantaj
en malgrandaj loĝlokoj. La banka raporto reliefigas minacon, kiun frontas
personoj ne utiligantaj la bankajn servojn. Ĝi ligiĝas kun la neceso preni fare de ili pruntojn aŭ utiligi
la financan peradon de institucioj ne subigitaj al ŝtata kontrolo. Klopodas kontraŭstari
tion la ĵus lanĉita programo de Pola Nacia Banko populariganta la bankajn
servojn aparte inter personoj kun malaltaj enspezoj.