• Datreveno de milita stato
  • 13.12.2010
  • Antaŭ 19 jaroj, nokte inter la 12-a kaj la 13-a de decembro  1981 la Ŝtatkonsilantaro enkondukis en Pollando la militan staton. Ĝi celis firmigi la povon de la tiamaj regantoj kaj frostigi la demokratiigajn procezojn inaŭguritajn en septembro 1980 per Solidareco-movado. La regadon en Pollando transprenis Militista Konsilantaro de la Nacia Savo sub la gvido de generalo Wojciech Jaruzelski. Dum la milita stato estas suspendita agado de ĉiuj organizaĵoj, asocioj kaj sindikatoj. Militistaj leĝoj estis aplikitaj en Pola Radio kaj Televido, oni lanĉis milican horon.  10 mil personoj estis arestitaj inkluzive de 3 mil por plurmonata periodo. Miloj da aliaj estis reprezali­ataj kaj maldungitaj pro partopreno en protestoj kaj subtenado de konspira agado de la movado Solidareco.