• Helpo al firmaoj
  • 15.12.2010
  • La alteco de la publika helpo donita al entreprenoj en la 2009-a jaro egalis en Pollando al preskaŭ 5 miliardoj da eŭroj, kio signifas 20-procentan kreskon kompare kun la jaro 2008-a. Tion prezentas la sumiga dokumento de la Oficejo Protektanta Konkurencon kaj Konsumantojn. La plej signifan helpon, en la alteco de preskaŭ 500 mil eŭroj ricevis la fervoja kompanio  Przewozy Regionalne, sekvaloke troviĝas firmaoj fuelaj kaj energetikaj. Kiel ŝtatan financan helpon oni konsideras kaj rimedojn transdonitajn al firmaoj el la ŝtata buĝeto kaj la uniajn krompagojn, krome  diversajn impostofavorojn, atribuitajn al entreprenoj.