• Ontaj sukcesoj
  • 15.12.2010
  • Laŭ raporto de la firmao Deloitte la motoriza branĉo en Pollando ekfloros venontjare. Tri kvaronoj de ĝiaj entreprenoj anoncas novajn investaĵojn en la 2011-a jaro kaj unu triono planas kreskigon de enlaborigo.  La esplorado de la konsulta firmao Deloitte celis diagnozi la staton de la motoriza branĉo kaj pritaksi ĝiajn evoluperspektivojn. La raporto estas bona por pola mastrumado, kvankam laŭ Tomasz Pałka el Doloitte la plejparto de produktitaj en nia lando aŭtomobiloj trafas al la okcidenteŭropaj merkatoj.