• Ekspozicio de Kapuściński
  • 20.12.2010
  • Varsovia nacia art-galerio ”Zachęta” malfermis la ekspozicion "Ryszard Kapuściński de „Imperio”. Fotografaĵoj”. Temas pri kelkdek neniam ĝis nun prezentitaj nigrablankaj fotoj de Ryszard Kapuściński, bildigantaj malkomponiĝon de Sovetunio. Aparta atento estas donita al fotoj faritaj en Pińsk (nuna Belorusujo) la familia urbeto de la verkisto, kiun post 40-jara foresto li vizitis la unuan fojon en la 1979-a jaro, forlasinte ĝin kiel la 7-jara knabo. Laŭ klarigoj de lia edzino dum la vivo de Kapuściński ĉiuj multe pli interesiĝis pri liaj fotoj el Afriko. La ekspozicion en Zachęta eblas viziti ĝis la 20-a de februaro 2011. Pli frue,  la 23-an de januaro pasos la 4-a mortodatreveno de Ryszard Kapuściński.