• Sukcesoj de Voyager-1
  • 20.12.2010
  • Laŭ Krzysztof Ziołkowski el la Centro de Kosmaj Esploroj de la Pola Scienc-Akademio senpersona sondilo Voyager-1 de NASA konfirmas tion, kion mondaj sciencistoj jam scias dank’ al siaj teoriaj esploroj.   Nunsemajne la sondilo post 33 jaroj de la kosma veturo forlasis la Sunsistemon. Laŭpremise Voyager-1 celis esplori sole Jupiteron kaj Saturnon, sed ĝi atingis ankaŭ Uranon kaj Neptunon kaj nun plu vojaĝas esplori la Komson. La sondilo mezuras diversajn fizikajn fenomenojn, kiujn ĝis nun oni esploris nur teorie. Dume la surpaperaj esploroj faritaj sur la Tero estis konfirmitaj de Voyager-1,  i.a. se temas pri la limo de la Sunsistemo. Ambaŭ sondiloj: Voyager-1 kaj 2 startintaj de la Terglobo en la 1977-a rolas kiel ambasadoroj de homaro, enhavante bazajn informojn pri nia civilizacio i.a. fotojn de teranoj, muzikon de Bach kaj Beethoven.