Ekde lundo la laboro de la varsova borso estis plilongigita ĝis la
17:35. Tio signifas, ke investantoj povos komercii per akcioj je unu horo pli
longe ol ĝis nun. Laŭ la prezidanto de la varsovia borso Ludwik Sobolewski
tiamaniere la varsovia merkato
alfonformiĝas al la funkciado de la
eŭropaj borsoj. Ekde nun eblos en
Varsovio komerci per valorpaperoj ankoraŭ post la malfermo de la novjora borso.
Oni esperas, ke tiu ĉi ŝanĝo helpos allogi al Varsovio pliajn investantoj.