• Eŭropo kaj kristanoj
  • 03.01.2011
  • La Eŭropa Unio devas firme reagi je la reprezalioj kaj diskriminacio de la kristanoj. Tiun alvokon ditektis  Franco Frattini, la estro de la itala ministerio por la eksterlanaj aferoj. Laŭ lia postulo la protekto de la kristanoj estu priparolata sur la forumo de la Eŭropa Komunumo. Lian elpaŝon spronis  i.a. la atenco el la 1-a de januaro en la egipta Aleksandrio,  en kiu pereis 21 personoj. Samtempe Vatikano publikigis noton reage je aserto de Ahmed Al-Tayyed, la imano de la universitato Al-Azhar en Kairo, ke la alvoko de Benedikto la 16-a protekti la kristanojn signifas enmiksiĝon en internaj aferoj de Egipto.  En la vatikana noto oni legas, ke la papo klare parolos pri danĝeraj konsekvencoj de similaj atencoj por ĉiuj civitanoj de Egipto.