• El la E-movado
  • 05.01.2011

 Vinilkosmo regalis la E-muzikŝatantojn jarkomence per nova muzikvideo de la kanto „Samideano” el la samtitola albumo de Eterne Rima. Ĝi estas spektebla per diversaj retejoj de Vinilkosmo. La albumo estas elŝutebla lau mp3 kaj ogg en la elŝutejo de Vinilkosmo, krome ĝi estas havebla en la Vinilkosmo-diskoservo kaj elŝutebla laŭ senperda formato flac.  Krome eblas aŭskulti Vinilkosmo-radion pere de la adreso: http://esperanto-tv.com/vinilkosmo