• Antaŭenpaŝo por Orienta Partnereco
  • 05.01.2011

La estro de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski proponis al la Eŭropa Unio aligi ŝtatojn partoprenantajn la programon Orienta Partnereco al komunuma programo de studentaj interŝanĝoj. Temus pri grava antaŭenpaŝo, ĉar ĝis nun oni kreas similakaze apartajn  programojn, sed tio ĉiam ligiĝas kun limigitaj monrimedoj. Kaze de aligo de tiu ŝtatoj al la unia programo Erasmus la Unio povus atribui ne centojn, sed milojn da stipendioj. Tiu propono estas subita al intertraktoj, la uniaj politikistoj traktos ĝis dum la januara pintrenkonto. Al landoj de la Orienta Partnereco apartenas Armenio, Azerbajĝano, Belorusujo, Kartvelujo,  Moldavio kaj Ukrainujo.