• El la E-movado
  • 10.01.2011
La Esperanto-societo „La Mondo“ el Banja Luka (Bosnio kaj Hercegovino) la 18-an decembro solene festis la centjariĝon de Esperanto en Bosnio kaj Hercegovino en la koncert­salono de Artakademio de Respubliko Serba. La banjalukaj esperantistoj havis ankoraŭ unu gravan jubileon, nome ilia prezidanto Mico Vrhovac festis tridekjarĝon de sia aktivado en Esperanto-movado.  Pri la okazintaj solenaĵoj raportis: Televido kaj Radio de Respubliko Serba, Radio „Libera Eŭropo“, “Uno Radio“ kaj Alternativa televido el Banja Luka.