• Kuraci linkojn
  • 10.01.2011

Centro kuracanta linkojn kreiĝos en Przemyśl [la sudorienta Pollando] kadre de la Centro Rekapabliganta Protektatajn Bestojn. Dank’ al la subvencio de la Karpatia Gasa Kompanio la destinitaj por linkoj objektoj ektroviĝos en la arbara parto de Centro kun vasta tereno, kie bestoj povos libere moviĝi. Al ĝi trafos bestoj lezitaj rezulte de trafik­akcidentoj aŭ de ŝtelĉasista agado. Arbaroj de la apud­karpatia regiono estas la plej granda en la lando rezidejo de linkoj. Vivas tie ĉirkaŭ 200 bestoj. Eĉ trovo de iliaj spuroj estas granda maloftaĵo.