• Helpi al infanoj
  • 10.01.2011

Dimanĉe en Pollando okazis la 19-a eldono de la karitata monkolekt­ado,  konata kiel Granda Orkestro de la Kristnaska Helpo. Ĉi-jare 20  mil volontuloj kvestis surstrate favore al infanoj kun malsanaj renoj kaj lezita urina sistemo. La kolektita mono superis jam 37 milionojn da zlotoj kaj tiu ĉi sumo certe ankoraŭ kreskos, ĉar daŭre al la lando alfluas informoj pri kolektitaj rimedoj. Pasintjare,  kiam la Orkestro kolektis rimedojn por ekipaĵaro ebliganta frudiagnozi kanceron ĉe infanoj oni kolektis  preskaŭ  43 milionojn da zlotoj. La kvestadon subtenis koncertoj, 800 da kiuj okcento okazis en la tuta lando. La Orkiestro kolektis monon ankaŭ eksterlande. Ĝiajn volonulojn eblis renkonti i.a. en Afganlando, Saŭda Arabujo, Britio, Francio, Belgio, Aŭstrio, Greklando, Hispanio, Irlando, Islando, Svedio, Usono, Kanado kaj ĉe la pola arkta stacio  "Arctowski".