• Promociado de Mazurio
  • 12.01.2011

Jacek Pałkiewicz raportisto, mond­vojaĝanto kaj malkovrinto de la fontoj de Amazonio fariĝos „ambasadoro de Mazurio” en la kampanjo „Mazurio – la miraklo de naturo”. Al liaj ĉefaj taskoj apartenas lobiado favore al pola finalano en la internacia konkurso „7 Novaj Naturmediaj Mirakloj”.  Tio celas veki apartan intereson de eksterlandanoj kaj logi ilin al Pollando. Mazurio estas unu el 28 finalanoj de la konkurso, en kiu komence rivalis pli ol 400 lokoj el la tuta mondo. La venkonton elektos retumantoj, rezultojn de la voĉdonado ni ekkonos post la 11-a de novembro 2011. Jacek Pałkiewicz de 40 jaroj veturas tra periferioj de la mondo serĉante kadre de internaciaj kampanjoj i.a. malaperintajn personojn, mortantajn civilizojn kaj eksterordinarajn fenomenojn. Li estas ankaŭ efektiva membro de la Reĝa Geografia Asocio en Londono.