• Lerni sukcese
  • 12.01.2011

Akademia Liceo en Toruno kaj Teknika Liceo en Krakovo estas la plej bonaj mezgradaj lernejoj en Pollando. La toruna edukcento kreiĝis en la 1998-a jaro, kiel lernejo por elstare talentaj gejunuloj. Aktuale estas  en ĝi 300 lernantoj, kiuj pli ol 60-procente devenas el aliaj urboj. La liceo estas administrata de la toruna Universitato de Nikolao Kopernik. La krakova teknika lernejo kreiĝis tuj post la milito en la 1945-a jaro kaj edukas junulojn pri komputilaj retoj, informadiko, administrado de datumbazoj kaj komputila grafiko. La krakova lernejo intime kunlaboras kun Min- kaj Fandindustria Akademio, en kies laboratorioj okazas multaj lecionoj, gvidataj de altlernejaj instruistoj.