• Blusa revuo
  • 14.01.2011

La jarkvarona revuo "Twój Blues" [via bluso] akiris prestiĝan premion "Keeping the Blues Alive" atribuatan de la usona The Blues Foundation. La distingo estas atribuata de 30-jaroj kaj ĝis nun akiris ĝin nur 6 eŭropaj revuoj. Ĝi estas enmanigata al personoj kaj institucioj, kiuj plej signife kontribuas al la promociado kaj evoluigo de la blusa muziko kaj kulturo. Laŭ la ĉefredaktoro de la revuo "Twój Blues" Andrzej Matysik: „Eĉ en plej kuraĝaj revoj mi ne sukcesus imagi pli bonan kronon de nia 10-jara jubileo, kiun ni solenas.” Ĉiu numero de la periodaĵo enhavas ampleksajn biografiajn informojn, intervjuojn kun polaj kaj eksterlandaj artistoj, recenzojn pri blusaj koncertoj, festivaloj kaj albumoj. Kunlaboras kun ĝi ne nur elstaraj polaj muzikaj ĵurnalistoj, sed ankaŭ mondaj fotografiistoj kaj blusaj publicistoj.