• Filharmonia Okrestro turneas
  • 14.01.2011

Inter la 13-a kaj 31-a de januaro de la 2011-a jaro la Simfonia Orkestro de la Nacia Filharmonio direktata de Antoni Wit koncerte turneos tra Japanio kaj Ĉinio.  Kune kun ĝi prezentiĝos la laŭreatoj de la lasta Internacia Pianista Chopin-Konkurso: Julianna Awdiejewa, Ingolf Wunder, Lukas Geniušas, Daniił Trifonow kaj François Dumont. La programon de la koncertoj konsistigas komponaĵoj de Frederiko Chopin, Stanisław Moniuszko, Piotr Czajkowski,  Johannes Brahms kaj Antonín Dvořák. En Pekino, kie finiĝos la turneo muzikistoj prezentiĝos  en la Nacia Arta Centro estanta unu el la plej originalaj koncertaj salonegoj de la mondo. Ĝian projekton aŭtoris franca arkitekto Paul Andreu. La konstruaĵo farita el titano kaj vitro estas situanta meze de artefarita lago.