• El la E-movado
  • 17.01.2011
Ĉiuj naŭ Esperanto-bibliotekoj, kiuj petis subvencion el la fondaĵo de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen de UEA, povos baldaŭ pliriĉigi siajn kolektojn de Esperanto-libroj. Entute estis asignitaj subvenciojn kun la suma valoro de 1200 eŭroj. Biblioteka Apogo Thorsen donas subvenciojn ĉiujare ekde 1997. La originala kapitalo, donacita de ges-roj Thorsen, sufiĉas ankoraŭ por unu disdono. Petoj por tiu lasta disdono devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro 2011. Kun la peto oni sendu liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.