• Libera Varsovio
  • 17.01.2011

La 17-an de januaro de la 2011-a jaro pasas la 66-a datreveno de la tn. liberigo de Varsovio. Tiutage trupoj de la Ruĝa Armeo kaj Pola Armeo eniris la preskaŭ tutece ter­ebenigitan de germanoj polan ĉefurbon. Germanaj trupoj forlasis la urbon kelkajn horojn pli frue. Du tagojn pli poste la 19-an de januaro 1945 rusaj trupoj tramarŝis tra Varsovio en solena parado. Dum la periodo de Popola Pollando oni parolis pri tiu tago kiel pri la tago de liberigo de la pola ĉefurbo. Nur post la 1990-a jaro historiistoj povis paroli, ke prefere tiutage okazis ŝanĝo de la germana je la sovetunia okupacio.