Tuniziaj sekurecfortoj per
alĉiel-pafado kaj uzante akvokanonojn klopodis
pacigi manifestaciojn daŭrantajn la laŭvican tagon en Tunizo. Dum la lasta monato en strattumuloj
kaj la kontraŭregistaraj manifestacioj pereis kelkdek personoj. Lige kun tiuj
maltrankviloj al Pollando revenis lunde posttagmeze laŭvica grupo de personoj
ripozantaj en Tunizio, kiuj interrompis sian feriadon kaj revenis hejmen. Laŭ
la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj en Tunizio turistoj estas jam
sekuraj, se ili ne forlasas hotelojn aŭ
aliajn restadlokojn.